Viena Ofensivo

La Viena Ofensivo estis lanĉita de la sovetaj 2a kaj 3a Ukrainiaj Frontoj por konkeri Vienon, Aŭstrio, dum la Dua Mondmilito. La ofensivo daŭris ede la 2-a ĝis la 13-a de aprilo 1945.

La sovetoj metis la urbon sub sieĝo, fronte al unusola korpuso de naziaj tankoj. Post kelktaga surstrata batalado, defendantoj estis detruintaj ĉiujn escepte du el la pontoj super la rivero Danubo, kaj la naziaj tankaj unuoj fuĝis el la ĉirkaŭaĵo. La alvenintaj sovetuniaj soldatoj detruis areojn de la malnova urbo, kaj estis malbona traktado kontraŭ civiluloj. Stalin aprobis la restaŭradon de Aŭstrio kiel suverena lando.

En la flanko de Nazia Germanio estis ankaŭ fortoj de Hungario; de la atakanta flanko estis kun sovetoj ankaŭ bulgaroj kaj aŭstrianoj de la rezistomovado. Naziaj soldatoj estis ĉirkaŭ kvarono da miliono, dum la sovetuniaj soldatoj estis pli ol unu miliono.

Oni ĉirkaŭkalkulis po 30 000 mortojn el ĉiu flanko. La germanoj perdis duoble da tankoj kaj kanonoj, dum krome estis ankaŭ 125 000 kaptitoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search